ROLULOJ

ROLULOJ 887

Cecilia estas 7 aĝa knabino, ŝi estas unika filino. Cecilia estas mediumo. Cecilia vidas kaj parolas kun spiritoj. Ŝi havas papagon nome Alain, ŝi ankaŭ havas spiritan mentorinon, nome Sofia.

Pavel estas patro de Cecilia, li estas enĝeniero kaj laboras en la plej granda entrepenejo de sia lando (Lumlando). Pavel ne vidas, nek kredas spiritojn. Li estas tre bona kuiristo, li lernis kuiri kiam li estis en aerarmeo. Pavel adoras virinajn piedojn, li elektis sian edzinon unue pro ŝia moralo, tamen beleco de ŝiaj piedoj havis grandan gravecon.

Anja estas patrino de Cecilia, kiam ŝi estis fraŭlino, Anja laboris kiel sekretariino de rusa ĉefkonsulo. Poste sia edziĝo, Anja sin dediĉis al disvastigado de Spirita Doktrino, ŝi malofte vidas spiritojn. Anja skribas pri spiritismo por grava revuo de la lando, kaj ŝi multe vojaĝas prelegante pri spiritismo.

Alain estas papago de Cecilia, ĝi parolas pli ol tridek lingvoj. Alain estas amuza kaj adoras babili kun Cecilia.

Sofia estas spirito, mentorino de Cecilia, ŝi orientas kaj konsilas Cecilia-n. Sofia akompanas Cecilia-n je multaj enkarniĝoj. Sofia aperas por Cecilia ĉiam kiam ŝi mense vokas ŝin.

Tomiko estas la plejbona amikino de Cecilia, ili estas ĉiam kune, kaj ili frekventas saman lernejon .Tomike estas frandema, pomo estas sia preferata frukto. Ŝi ŝatas pomojn, pomsukon, pomkukon, pomtorton, ktp… Ŝi havas fortan, sonoran ridon.Tomiko estas bonkora kaj saĝa knabino.

Fernando studas en la sama lernejo de Cecilia, li ne havas tro malbonan koron, tamen oni ne povas diri ke li estas honesta. Fernando nepre esploras oportunecon profiti avantaĝon super aliaj personoj. Fernando estas malprogresa lernanto en tiu mondo de Dio.

Stula estas alia kolegino de Cecilia, ŝi estas la plej riĉa knabino de la urbo. Por Stula mono estas ĉio.

Vanja estas kolegino de Cecilia, ŝi perdis sian kruron en akcidento, pro tio, de tempo al tempo ŝi iĝas tre trista.

Helen estas instruistino. ŝi estas bonkora kaj ĉiuj lernantoj amas ŝin.
Daja estas avino de Cecilia, ŝi estas patrino de Anja, Daja estas moderna avino, ŝi tre bone uzas komputilon, ŝi estas en preskaŭ ĉiuj retkomunecoj, ŝi restas multajn horojn ĉe la komputilo.

Mabú estas kolego de Cecilia, kaj li studas en la sama lernejo .
Émélé estas amikino de Cecilia. Ili ĉiam promenas kune. Émélé estas franca, ŝi estas tre klera.

Karlo estas kuiristo de lernejo de Cecilia Karlo estas gejo, kaj Fernando ŝatas moki lin. Karlo estas bonkora, honesta kaj inteligenta.

Sergei estas 10 aĝa knabo. Li venas el Ruslando. Kiel Cecilia, li ankaŭ vidas kaj aŭdas spiritojn, tamen li ne scias kiel labori kun tiu kapablo.
Ekde Cecilia kaj Sergei konatiĝis, iliaj koroj forte batas kiam ili renkontiĝas.

Gregorio estas parolema gajiga knabo, li ŝatas deklari sian amon al ĉiujvirinoj. Gregorio ŝanĝas literon “R” por litero “L”,eĉ sian propran nomon(nomo) li ne korekte prononcas.

Robert estas 8 aĝa studema knabo, kaj bona amiko. Robert estas tre precizema materialisto; li kredas nur je tio, kio povas esti mezurita kaj pesita. Por Robert, “scienco estas ĉio”; aksiomoj de Robert estas: “mortigis”, “haladzigis”.

Ĵosee estas 11 aĝa knabo, enmigranta el Brazilo. Kiam li estis 10 jara, li alvenis kun sia familio en Lumlandon, ĉar ili fuĝis la brazilan policon. La patro de Ĵosee malaperis, kaj estas nun serĉita de la polico el 3 landoj. Ĵosee praktikas malgrandajn ŝtelojn, sekvanta la ekzemplon de sia patro. Ĵosee, kiel la plejmulto de brazilanoj, trouzas la vortojn “reale” kaj “tiel” sen inteligenta celo.

Marĉela. ‘Marĉela’, 18 aĝa, elmigrantis el Italujo. Ŝi studas en fakultato de medicino, kaj volas fariĝi aŭtopsiisto. Por kompleti pagon de sia studado, ŝi laboras kiel vespera vartantino, do ŝi konas Cecilia-familion, ĉar ŝi kelkfoje zorgas pri Cecilia, kiam la gepatroj iras teatron, kinon, ktp…

David Levneŝer
David Levneŝer 9 aĝa kaj familio loĝas en Lumlando pro laboro de patro de David. David kaj lia familio estas el Jerusalemo, Israelo. David studas en sama lernejo ke Cecilia, ili estas bonaj amikoj. La família nomo de David “Levneŝer” signifas en Hebreo: Lev (koro), Neŝer (aglo), Koro de aglo.

1 Response to ROLULOJ

  1. Nelson Zuluaica says:

    Jen cxi tie interesigaj roluloj, kiuj montras malsamajn personecon. Mi vere gxuis legante la historion de cxiu el la roluloj.

Leave a comment